Andorinha (Bahio)

municipo en la subŝtato Bahio de Brazilo

Andorinha estas municipo en la brazila subŝtato Bahio, kiu havis 14.414 loĝantojn en 2010 [1].

Andorinha
municipo
Oficiala nomo: Andorinha
Deveno de nomo: Hirundo, en la portugala
Kromnomo: Tero de l'kromo
Lando Brazilo Brazilo
Subŝtato Bahio
Mezoregiono Centro Norte Baiano
Mikroregiono Senhor do Bonfim
Situo urba centro
 - koordinatoj 10° 20′ 42″ S 39° 49′ 58″ U / 10.34500 °S, 39.83278 °U / -10.34500; -39.83278 (mapo)
Areo 1 247,623 km² (124 762,3 ha)
Loĝantaro 14 414 (2010)
Denseco 11,55 loĝ./km²
Horzono UTC-3
Situo ene de Bahio
Situo ene de Bahio
Situo ene de Bahio
Situo ene de Brazilo
Situo ene de Brazilo
Situo ene de Brazilo
Vikimedia Komunejo: Andorinha (Bahia)
Retpaĝo: http://www.andorinha.ba.gov.br
Portalo pri Brazilo

Andorinha signifas en la portugala "hirundo", konata birdo, kiu estas videbla kaj abunda sur la ĉielo de Andorinha.


Fonda Historio redakti

Tiu ĉi municipo devenas de antikva bieno, kiu apartenis al João Alves de Araujo (Johano Alves de Arauĵo), unu el la unuaj loĝantoj kaj fondinto de la municipo. João Alves estis konata populare kiel João de la Kato, tiu ĉi estis lia kaŝnomo. Tio estis ĉirkaŭ 1885, plimalpli. Antaŭ la bieno estis blanka ŝtonego, kiu estis de longe nomata "morro das Andorinhas", aŭ monteto de la hirundoj, en Esperanto, ĉar tiu loko, ĝenerale dum krepuskaj horoj, estis bona loko por ripozado de etaj birdoj, hirundoj. Tiam la Bieno de l'Kato, kiel estis nomata, fariĝis rekontiĝa punkto por ĵusvenintaj vojaĝantoj, kiuj venis el najbaraj vilaĝoj, kiel Sítio do Açude (Bieneto de la Akvujego), Santa Rosa de Lima (Sankta Rozo). Tiuj ĉi vojaĝantoj venis el tiuj lokoj kaj sekvis sur la vojo ĝis la urboj Senhor do Bonfim (S-ro de la Bonfino) kaj Jaguarari (Ĵaguarari). Ĉirkaŭ la bieno Monteto de la hirundoj ekformiĝis eta vilaĝo, kiu poste konsiderinde evoluis pro la konstruado de la vojo intense uzata ĝis Senhor do Bonfim.

Andorinha estas unu el la urboj plej malgrandaj de Bahio. Ĝi estas trankvila kaj paca urbeto kun siaj malmultaj loĝantoj. Konsiderinda parto el tiuj ĉi 14. 414 loĝantoj estas kamparanoj, ne loĝantaj en la urba medio.

Aktuale, Andorinha estas konata precipe pro siaj kulturaj ecoj kaj pro multaj mineralaj riĉecoj, krom sia natura beleco, karaktero de speciala vegetado de nordorienta parto de Brazilo, kiu prezentas plurajn specojn de veproj.

Man-metioj redakti

La man-metia aktiveco en Andorinha estas laboro, kiu etendiĝas trans la jaroj kaj estas eble la ĉefa fonto de rendo por subteno de kelkaj kamparaj familioj ĉirkaŭe Andorinha. Estas mana laboraĵo farita ĝenerale de inoj kaj tia aktiveco havas naturajn produktojn, kiel precipajn krudajn materialojn. Tiuj ĉi produktoj estas trovataj en kampoj

Estas ili:

  • Pajlo, rikoltita el palmarbo;
  • Ledo, eltirita el kaproj;
  • kaj argilo por fari ceramikon.

Estas vere kaj sendube kruda metio kun eleganta kaj mirinda streko, kiu plaĉas al homoj el pluraj partoj de Brazilo kaj de mondo. Ĝi estas instruita generacio post generacio sen perdi la originalan kvaliton.

Kelkaj Produktoj redakti

  1. Ceramiko, kiel kruĉoj, potoj, akvopotoj, tegmentoj, ktp.
  2. Faraĵoj el:
  • el ledo, kiel vestoj, ĉapeloj, vakeraj iloj, ŝuoj, sandaloj, ktp.
  • el pajlo, kiel tapiŝoj
  • laboraĵo de punto, kiel vestoj, roboj,trikaĵoj, ktp.

Ekonomikaj Aktivecoj redakti

La ĉefaj ekonomikaj aktivecoj de Andorinha estas agrokulturo kaj, eble la plej precipa la minerala esploro.

Referencoj redakti

  1. IBGE. Andorinha (HTML). Censo 2010. Alirita 2011-11-22.