András Derzsi [andrAŝ derĵi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Derzsi András estas hungara politikisto, ministro, inĝeniero.

András Derzsi
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1945 (1945-05-23) (78-jaraĝa)
en Kluĵo
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

András Derzsi [1] naskiĝis la 23-an de majo 1945 en Rumanio en Cluj.

Biografio redakti

András Derzsi apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li frekventis teknikuniversitaton en Budapeŝto, kie li akiris diplomon en 1968. Post lernado li laboris kiel inĝeniero en konstruteknika entrepreno. En 1972 li aliĝis al la komunistoj, en la sama jaro li ricevis postenon en la ĉefurba municipo. Post jaroj li jam havis pli signifajn taskojn kun postenoj. En 1976 li plulernis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, en 1983 li frekventis politikan altlernejon. Inter 1988 kaj 1990 li estis ministro pri transporto, telekomunikado, konstruo. Post falo de la socialismo li forlasis la politikon kaj li iĝis entreprenisto.

Fontoj redakti