András VONZA [andrAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vonza András estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, bestkuracisto.

András Vonza
Persona informo
Naskiĝo 28-an de julio 1955 (1955-07-28) (68-jaraĝa)
en Nagykálló
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikistobestokuracisto
vdr

András Vonza [1] Arkivigite je 2015-04-13 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 28-an de julio 1955 en Nagykálló.

Biografio redakti

András Vonza abiturientis en 1973, poste li akiris diplomon en Veterinara Universitato de Budapeŝto en 1978. Post siaj studoj li laboris en kolĥozo en sia naskiĝurbo ĝis 1995 (dume li plulernis inter 1985 kaj 1987), poste li estis nomumita ĉefbestkuracisto pri distrikto, en 1998 ĉefbestkuracisto pri departemento. Pli frue jam en 1983 li iĝis kalvinana presbitero, en 1989 li aliĝis al nekomunista partio. En la jaroj 2001 kaj 2002 li estis ministro pri agrikulturo. Li havas edzinon, kiu naskis 2 filojn.

Fontoj redakti