André Guerineau
franca esperantisto
André GUERINEAU [gerino'] (naskiĝis la 18-an de decembro 1896 en Bagneux (Maine-et-Loire)) estis franca esperantisto kaj subestro de radiofonia oficejo.
André Guerineau | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de decembro 1896 en Bagneux |
Morto | 15-an de aprilo 1981 (84-jaraĝa) en Saumur |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Li estis la unua propagandisto en Hindoĉinujo, kie li estis la sola esperantisto. En 1931, uzante favoran okazon (tramonda vojaĝo de Lucien Peraire bicikle), li ek-disvastigis Esperanton, fondis plurajn grupojn, igis favoraj al Esperanto francajn aŭtoritatojn de la Publika Instruado, kaj kreis en 1932 la Federacion de Hindoĉinujo.