Malfermi la ĉefan menuon

Andrés Bravo del Barrio

hispana esperantisto

Andrés BRAVO DEL BARRIO estis hispana esperantisto kaj poste idisto. En 1901 li publikigis "Esperanto"-n, unuan Esperanto-gazeton en Hispanio en Santandero. Poste, en Madrido, Bravo del Barrio starigis en societo Fomento de las Artes ("Progresigo de la Artoj") fakon titolitan "sekcio internacia Esperanta". En 1907, li estis unu el la fondantoj de la Centra Esperantista Grupo en Madrido.

Andrés Bravo del Barrio
Persona informo
Lingvoj Esperantohispana lingvo
Ŝtataneco Hispanio
Profesio
Profesio esperantisto
v  d  r
Information icon.svg

Poste li transiris al Ido kaj en 1914 kreis planlingvon Europeo. En 1918 li verkis artikolon, en kiu li defendis la divastigadon de Esperanto, ĉar tio helpos la fortigon kaj divastigon de la hispana kiel fremda lingvo. Kiam kreiĝis la Ligo de Nacioj, en 1920, Bravo del Barrio forte proponis la hispanan kiel internacia lingvo de tiu organo.

Li ankaŭ interesiĝis amatore pri la arkeologio de sia regiono.

VerkojRedakti

  • "Dibujo con la situación de las ruinas de Bernorio y la antigua Vellica. Incluye un croquis general y otro de aproximación". Madrid, 1913.
  • "El Castellano". CASTILLA. Revista Regional Ilustrada año I núm 4. Toledo: 10 de mayo 1918. p.48.