Andratx [andrAĉ] (kastilie AndraitxAndrach) estas komunumo kaj vilaĝo sur insulo Majorko, la plej okcidenta el ties komunumoj. Kun areo de 81,5 km² kaj 11.682 loĝantoj (en 2010) ĝi havas loĝdenson de 143/km².

Andratx

Blazono

Blazono
municipo en Hispanio
Ŝtato Flago de Hispanio Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Flago de Balearoj Balearoj
Provinco Balearoj
Komarko Serra de Tramuntana
Poŝtkodo 07150
Areo 81,5 km²
Alteco 101 m.
Distanco 25 km km de Palma
Loĝantaro 11.682 loĝ. (2010)
Retejo http://www.andratx.cat
Koordinatoj 39° 34′ N 2° 25′ O / 39.567 °N, 2.417 °O / 39.567; 2.417 (mapo)
vdr

La komunumo konsistas el jenaj kvin setlejoj (parenteze la loĝantar-nombro en la setlejo kaj kun la ĉirkaŭaĵo):

  • Andratx (6444 / 6929)
  • Es Camp de Mar (197 / 231)
  • Port d’Andratx (2548 / 3033)
  • Sant Elm (341 / 369)
  • S’Arracó (521 / 786)

Kiel montras la listo, preskaŭ ĉiuj komunumanoj vivas en la sideja setlejo aŭ en ties marborda havenejo Port d'Andratx (= haveno de Andratx). Pro la agrabla klimato, la marhaveno kaj la turisma infrastrukturo tie estas ne nur multaj turistoj, sed ankaŭ konstante loĝantaj alilandanoj (29,6 % aŭ 3.081 en 2006).

La provinca vojo Ma-1 ligas la setlejon Andratx sud-okcidenten al Port d'Andratx kaj orienten al la ĉefurbo Palma. Ĝi estas parte kvarkoridora.

Super la setlejo Andratx situas impona defend-kirko, la preĝejo de St-a Maria.

Al la komunumo apartenas la insulo Sa Dragonera, 4 km longa, kiu estas la plej okcidenta (administra) parto de Majorko.