Andreo Svorad estis monaĥo, kultita kiel sanktulo de la katolika kaj ortodoksa Eklezioj.

Sankta
Andreo Svorad
Persona informo
Naskiĝo 980
en Pollando
Morto 27-an de marto 1034 (1034-03-27)
en Skalka apud Trencin
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • ermitomonaĥo vd
Aktiva en Oława vd
Sanktulo
Honorata en Katolika eklezio
Kanonizo 1083 de Gregoro la 7-a
Festotago 17-a de julio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li devenis de Pollando kaj naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 980 en la valo de la rivero Visla. Laŭ tradicio kiel juna monaĥo li loĝis proksime al la slovaka landlimo en la vilaĝo Tropie super Dunajec. Li subtenis la cirilometodian tradicion. Kiam la reĝo Boleslava Kuraĝa en la jaro 1022 malpermesis la malnovslavan liturgion, Svorad foriris en Slovakion. Li vivis en la monaĥejo de la sankta Hipolito en Zobor apud Nitra. Li faris promesojn kaj iĝis benediktano. Post la promesoj li akceptis la nomon Andreo.

Kiam li estis 40jaraĝa – laŭ tiamaj reguloj – li povis vivi kiel ermito en soleco laŭ la devizo “Preĝu kaj laboru!”. La juna monaĥo Benedikto vivis kun li. Sed ili ne havis trankvilon, ĉar multaj monaĥoj kaj kredantoj vizitis ilin. Pro tio ili foriris al Skalka apud Trencin. Laŭ la tradicio, ili vivis tre strikte, en fasto kaj abnegacio. Dum 40-taga fasto li havis je dispono nur 40 nuksoj. Li senĉese laboris – li elradikigis arbojn. Nokte li sidis en prilaborita kverka trabo kun akraj dornoj. Kiam lia kapo kliniĝis pro laceco, li tuj vekiĝis kaj daŭre preĝis.

Kiam li sentis, ke li mortos, li iris en la monaĥejon de Zobor. Post lia morto oni trovis ĉenon, kiu estis profunde enborita en lia korpo. Li mortis ĉirkaŭ la jaro 1034. Oni ne scias, kie li estis entombigita tuj post la morto. Nun liaj relikvoj estas entombigitaj en la Baziliko de sankta Emeramo en Nitro kune kun la relikvoj de la sankta Benedikto. Papo Gregorio la 7-a en la jaro 1083 sanktproklamis lin kune kun Benedikto, la hungara reĝo Stefano la 1-a, lia filo Emeriko kaj la episkopo Gerardo.