Angiografio estas sistemo por ekzamenoj de medicina diagnozo per bildoj kies funkcio estas la studo de la sangaj tuboj kiuj ne estas videblaj pere de la konvencia radiologio. Ties nomo devenas de la grekaj vortoj angeion, "ujo", kaj grafein, "priskribo". Oni povas distingi inter arteriografio kiam la studcelo estas arterioj, kaj flebografio kiam oni referencas al vejnoj. Oni povas studi ankaŭ la linfajn tubojn, en kies okazo oni parolu pri linfografio.

Arteriografio.