Angula ŝlifmaŝino

(Alidirektita el Angulŝlifa maŝino)

La angula ŝlifmaŝino aŭ angulŝlifilo aŭ tranĉ-ŝlifilo estas elektra permana maŝino kun rapidege rotacianta ronda ŝlifdisko. La aparaton elpensis la firmao Ackermann + Schmitt (nun FLEX-Elektrowerkzeuge GmbH) kaj enkondukis la markonomon FLEX® [fleks] kaj tiel ĝi havas monopolon pri tiu nomo. La nomo angula ŝlifmaŝino venas el tio, ke la ŝlifdisko estas movata per angulpelado ĉe elektraj aparatoj. La benzinmotoraj tranĉ-ŝlifiloj estas pelataj per kojnorimenoj.

Angula ŝlifmaŝino

Angulŝlifa maŝino

Angulŝlifa maŝino
Aliaj nomoj angulŝlifilo, tranĉ-ŝlifilo
Klasifiko ŝlifa instrumenaro
Uzata por ŝlifado de metalo, ŝtono, betono, ceramikaĵoj
Inventinto firmao Ackermann + Schmitt (nun FLEX-Elektrowerkzeuge GmbH)
Produktanto firmao Ackermann + Schmitt (nun FLEX-Elektrowerkzeuge GmbH)
vdr

La ŝlifdiskoj rotacias ĝis 12.000 je minutoj kaj estas iomete elastaj por eviti la dis-splitiĝon de la disko.

Oni prilaboras per ĝi metalon, ŝtonon, betonon, ceramikaĵojn kaj oni povas per ĝi eĉ poluri surfacojn. Por labori per ĝi, oni devas surporti protektajn okulvitrojn kaj gantojn kaj aŭdprotektilon.