Angulilo estas instrumento por mezuri, difini, transporti aŭ streki angulon.

Konsistas el cirkla aŭ duoncirkla disko kun angula skalo. La disko povas esti farita el plasto aŭ lado. Kutime la diametro estas inter 8 cm kaj 15 cm kun divido de 1° (grado) aŭ 0,5°. Por topografia mezurado ofte estas uzata skalo je gradusoj.

Ofte anguliloj estas integritaj en trianguloj por desegnado. En metioj, kie plejofte ne necesas perfekta precizeco, por transporti kaj streki angulojn estas uzata alĝustebla angulilo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti