Bivelo
Bivelo (aŭ ankaŭ alĝustebla angulilo) estas alĝustebla mezurilo uzata por determini kaj transigi angulojn. La tenilo ĝenerale estas farita el ligno aŭ plasto kaj troviĝas ligita al lameno el metalo kiu havas specifan ŝraŭbon aŭ ŝraŭbingon por fiksi tiun al determinitaj anguloj.
Laŭ Francisko Azorín bivelo estas Dubranĉa angulvariebla ilo por mezuri diedrojn la ŝtonistoj k. ĉarpentistoj.[1] Kaj li indikas etimologion el latina bi vialis (du vojoj)[2]
Notoj
redakti- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 36.
- ↑ Azorín, samloke.