Anguloficejo estas oficejo lokata en angulo de konstruaĵo. Anguloficejo estas rigardata kiel dezirinda ĉar ĝi havas fenestrojn en du eksteraj muroj, anstataŭ kutima oficejo kun nur unu fenestro aŭ eĉ neniom (oficejo senfenestra en angulo de konstruaĵo ne estas rigardata kiel "anguloficejo"). Ĉar anguloficejoj estas kutime donataj al la plej supraj administristoj de organizaĵo, institucio aŭ entrepreno, la termino aludas al la supraj oficoj administraj.

Anguloficejo en Brea, Kalifornio

Referencoj redakti