Anheuser-Busch [anhejzer buŝ] estas la plej granda bierfarejo en la mondo. Sidejo: Sankta Luiso, Misurio, Usono. La firmao produktas la plej vendatan bieron en la mondo, Budweiser, kiu prezentiĝis en 1876. Inter la plej konataj el la bieroj de Anheuser-Busch estas:

Anheuser-Busch
negoco • entrepreno • publika kompanio vd
Dum 1852 - nekonata/nuntempe
Jura formo limited liability company
Fondintoj Eberhard Anheuser • Adolphus Busch I vd
Sidejo Sankta Luiso
Lando Usono
Dungitoj 30 849
Posedata de AB InBev vd
Posedataj kompanioj United Parks & Resorts • Baseball City Stadium • Buffalo Stadium • Sports Time vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Malvarmiguja vagono kun la emblemo de la bierfarejo, Anheuser-Busch. Frua 20-a jarcenta fotaĵo.
Budweiser (BADŭajzr)
Bud Light (bad lajt)
Michelob (MIKelob)
Killarney's
O'Doul's (senalkohola)
Natural Light (NATrul lajt)
Tequiza
Doc's Hard Lemonade (doks hard lemonejd)

Viziti la bierfarejon redakti

Estas senkoste viziti kaj rondiri tra la A-B bierfarejo en Sankta Luiso. En la komenco, vi vidas la famajn Clydesdale ĉevalojn kaj ties ronda ĉevalejo, la insigno de la kompanio. Poste, oni vidas la grandajn fermentujojn, kiuj sidas en bele ornamitaj konstruaĵoj. Oni vidas filmon pri la kompanio kaj bierfarado, kaj poste oni iras por gustumi bieron. Ili permesas ke vi gustumu du 355 ml bierojn dum tridek minutoj.

Eksteraj ligiloj redakti