Anna Löhn-Siegel
Maria Anna LÖHN-SIEGEL (naskiĝinta la 30-an de novembro 1830 en Naundorf, mortinta la 1-an de januaro 1902 en Dresdeno) estis germana aktorino, feminisma aktivistino kaj verkistino.
Anna Löhn-Siegel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1830 en Naundorf |
Morto | 1-an de januaro 1902 (71-jaraĝa) en Hospital Dresden Friedrichstadt |
Tombo | Alter Annenfriedhof, Dresden (en) |
Lingvoj | germana |
Loĝloko | Dresdeno |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | teatra aktoro verkisto |
Vivo
redaktiEstante filino de protestantisma pastoro ŝi profitis de profunda edukado. La 15 jaraĝa jam verkis dramon el eroj de la Agamemno-dramo de Esĥilo kun la titolo Odysseus auf Ogygia. Ŝia inkliniĝo je drama poezio igis ŝin iĝi aktorino. Sur diversaj scenejoj ŝi aktoris kaj deĵoris dum pli ol 21 jaroj en Dresdeno ĉe Dresdener Hofbühne. En 1872 ŝi edziniĝis al la longjara literatura amiko kaj ĉefredaktisto de "Dresdener Konstitutionelle Zeitung" Franz Siegel, kies gazeton ŝi estis subteninta jam antaŭe dum jardeko. Tiam ŝi ekmalaktoris. Pro frua morto de li en 1877 tre feliĉa geedzeco finiĝis. Poste ŝi engaĝiĝis poezie kaj intelektuale kaj ĉe porvirina klerigsocieto "Erster Dresdener Frauenbildungsverein" kiun ŝi kunfondis en 1870 kaj reklamis ĝismorte. Ŝin konis ankaŭ Emil Palleske.
Verkoj
redakti- Odysseus auf Ogyia (1845)
- Philosoph (1853)
- Iduma (1853)
- Giovanna (1853)
- Gefahr über Gefahr (1861)
- Reisetagebuch einer alleinreisenden Dame in Italien (1861)
- Stationen (1861)
- Verkennen und Erkennen (1862)
- Novellen (1862)
- Theatererinnerungen und Vermischtes (1862)
- Luisa Strozzi (1862)
- Die Braut (1863)
- Pindars Werke (1864)
- Streifzüge durch Italien, Istrien, etc. (1864)
- Im Finstern (1864)
- Aus Norden und Süden (1865)
- Heitere Spaziergänge durch Deutschland (1866)
- Königstraum (1866)
- Gedichte (1867)
- Rechter und linker Flügel (1868)
- Humoresken (1868)
- Innerhalb zehn Jahren, Reiseerlebnisse und -eindrücke aus den Jahren 1857–1867 (1868)
- Unweiblich (1870)
- Der Geheimnisvolle (1871)
- Hartmann von Siebeneichen (1871)
- Ein deutscher Schulmeister (1872)
- Gesammelte Novellen und Reiseeindrücke (1872)
- Die Kinder der Clarice Strozzi (1875)
- Das falsche Jettchen (1876)
- Wir empfehlen unsere Firma (1893)
- Vortragsgedichte (1895)
- Rememoroj:
- Wie ich Schauspielerin wurde (1880)
- Aus der alten Coulissenwelt, Mein Engagement am Leipziger und Magdeburger Stadttheater in den Jahren 1847 und 1848 (1883)
- Vom Oldenburger zum Dresdner Hoftheater (1885)
Fonto
redaktiPataky, Sophie: Lexikon deutscher Frauen der Feder Bd. 1. Berlin, 1898., p. 517-518, kio relegeblas tie ĉi interrete.