Antal Forgács (poeto)

Antal Forgács [forgAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Forgács Antal estis hungara poeto. Lia origina familia nomo estis Freud.

Antal Forgács
Memortabulo en Bicske pri Antal Forgács
Memortabulo en Bicske pri Antal Forgács
Persona informo
Naskonomo Freud Antal
Naskiĝo la  10-an de februaro 1910(nun 1910-02-10)
en Hungario Bicske (Hungario)
Morto en marto de 1944
en Germanio (Nazia Germanio)
Ŝtataneco Hungario vd
Memorigilo Antal Forgács (poeto)
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Memortabulo en Budapeŝto pri Forgács Antal

Antal Freud [1] naskiĝis la 10-an de februaro 1910 en Bicske, li mortis en marto de 1944 ie en Nazia Germanio.

Biografio redakti

Antal Forgács frekventis mezlernejon, poste li estis soldato en Szolnok. Liaj poemoj aperis ekde 1929, baldaŭ li verkis ankaŭ kritikojn. Li aliĝis al la malpermesita komunisma partio, en 1932 li estis arestita, sed pruvoj mankis, tial li liberiĝis. Lia unua poemlibro aperis en 1933. Pro la etendiĝanta naziismo li translokiĝis al Parizo, sed Gestapo trovis lin en Grenoble en 1944 kaj li devis fari trudlaboron en Nazia Germanio. Li malaperis en nekonataj cirkonstancoj, en 1949 la hungaraj instancoj deklaris la oficialan morton.

Li apartenis al la tria generacio de Nyugat.

Liaj poemlibroj redakti

  • Fanyar idő (1933)
  • Hűvös magány (1936)
  • Időm törvénye szerint (1938)
  • A világ nem felel (1963, elektitaj poemoj)

Memorigiloj redakti

  • memortabuloj en Budapeŝto kaj Bicske

Fontoj redakti