Antas (Almería)
Antas estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio, nome en la komarko Levante Almeriense.
Antas | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 04628 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 417 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 34 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 15′ N, 1° 55′ U (mapo)37.2452206-1.9181629Koordinatoj: 37° 15′ N, 1° 55′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 108 m [+] | ||
Areo | 100 km² (10 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Antas [+] | |||
La areo de la municipo estas 100 km2 kie loĝas 3124 geloĝantoj (2017), do loĝdenso estas 31,24 loĝ./km2. Antas situas je 91 km de la provinca ĉefurbo Almería. Ĝi estas je 108 msm (metroj super marnivelo).
En la areo estas diversaj arkeologiaj kuŝejoj, nome El Argar kaj La Gerundia, de la Kuprepoko la unua kaj de la Neolitiko la dua: El Argar nomigas la argaran kulturon. El Garcel, de la frua Kuprepoko kun restoj de kabanoj kaj restoj de kuprofandejo, kaj krome la kernoj de olivoj plej antikvaj de Iberio.[1] Lugarico Viejo de la Bronzepoko kun tomboj. Cerro de la Torre aŭ Monteto de la Turo aŭ Kastelo de Antas konstruita dum la islama periodom el kio restas nur ruinoj kaj la turo.
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Diario de Almería, eld. (2010). «Los primeros indicios de olivos en España se sitúan en El Garcel». Konsultita la 1an de februaro 2020.