Antboy

Antboy (la angla nomo "Antboy" - formika knabo - estas la nomo de la titulara knaba superheroo) estas dana junulara filmo el 2013 - en la germana traduko la filmo ricevis la titolon "Antboy: Der Biss der Ameise" ("Antboy: la mordo de la formiko"). Reĝisoris la filmon Ask Hasselbalch, laŭ scenaro de Anders Ølholm. Temas pri la unua filmo en serio pri imagita knaba superheroo Antboy, kiuj baziĝas sur porinfanaj romanoj de Kenneth Bøgh Andersen - dua seria filmo, farita unu jaron pli poste, nomiĝas Antboy: Den Røde Furies hævn, ""Antboy: la venĝo de la ruĝa furio". Ĉefrolulo estas la infana aktoro Oscar Dietz, en momento de filmado 12-jara (intertempe 23-jaraĝa). La filmo premieris la 7-an de septembro 2013 en la internacia filmfestivalo de Toronto, kaj en Danio unuafoje prezentiĝis la 3-an de oktobro ed la sama jaro, en la filmfestivalo BUSTER por infanoj kaj adoleskuloj (dane BUSTER Filmfestival for Børn og Unge, nomata laŭ la knaba ĉefrolo de la filmo "mondo de Buster" de 1984). En 2014 la filmo ricevis la danan filmpremion Robert kaj por la plej bona dana porinfana kaj porjunulara filmo, kaj por la plej bonaj vidaj efektoj.

Antboy - la venĝo de la ruĝa furio
filmo
Originala titolo Antboy: Den Røde Furies hævn
Produktadlando  Danio
Originala lingvo dana
Kina aperdato 2013
Daŭro 77 minutoj
Ĝenro junulara filmo, superheroa filmo
Reĝisoro(j) Ask Hasselbalch
Produktisto(j) Birgitte Hald
Scenaro Nikolaj Arcel • Torbjørn Rafn • Anders Ølholm
Filmita en  Danio
Muziko de Peter Peter
Ĉefrolantoj Oscar Dietz
Produktinta firmao Nimbus Film
IMDb
vdr

Eksteraj ligiloj redakti