Antboy: la venĝo de la ruĝa furio

Antboy: Den Røde Furies hævn (en Esperanto "Antboy: la venĝo de la ruĝa furio", en la titolo la angla nomo "Antboy" - formika knabo - estas la nomo de knaba superheroo) estas dana junulara filmo el 2014. Reĝisoris ĝin Ask Hasselbalch, laŭ scenaro de Anders Ølholm. Temas pri la dua filmo en serio pri la imagita knaba superheroo Antboy, kiuj baziĝas sur porinfanaj romanoj de Kenneth Bøgh Andersen kaj estas la daŭrigo de la filmo Antboy de 2013, kiu en la germana traduko ricevis la titolon Antboy: Der Biss der Ameise ("Antboy: la mordo de la formiko"). Ĉefrolulo estas la infana aktoro Oscar Dietz, en momento de filmado 13-jara (intertempe 23-jaraĝa).

Antboy - la venĝo de la ruĝa furio
filmo
Originala titolo Antboy: Den Røde Furies hævn
Produktadlando  Danio
Originala lingvo dana
Kina aperdato 2014
Daŭro 84 minutoj
Ĝenro junulara filmo
Reĝisoro(j) Ask Hasselbalch
Produktisto(j) Eva Jakobsen • Clara Jantzen Kreinøe • Verena Gräfe-Höft • Ole Kampovski
Scenaro Anders Ølholm
Filmita en  Danio,  Germanio
Muziko de Peter Peter
Ĉefrolantoj Oscar Dietz
Produktinta firmao Nimbus Film 
Q123906535 
NDR Fernsehen 
TV 2 Danmark 
C More
IMDb
vdr

Eksteraj ligiloj redakti