Antigüedad [antigŭeDAD] estas municipo en la sudoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko El Cerrato. La loknomo Antigüedad estas etimologie komprenebla kiel Antikveco.

Antigüedad
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34248
Demografio
Loĝantaro 340  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 57′ N, 4° 7′ U (mapo)41.946666666667-4.1186111111111Koordinatoj: 41° 57′ N, 4° 7′ U (mapo) [+]
Alto 770 m [+]
Areo 63 km² (6 300 ha) [+]
Antigüedad (Provinco Palencio)
Antigüedad (Provinco Palencio)
DEC
Antigüedad
Antigüedad
Situo de Antigüedad
Antigüedad (Hispanio)
Antigüedad (Hispanio)
DEC
Antigüedad
Antigüedad
Situo de Antigüedad

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Antigüedad [+]
vdr

Geografio redakti

 
La preĝejo.
 
Legenda kruco.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 62,83 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 362 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 1 150 loĝantojn el la 1950-aj jaroj. Ĝi distas 39 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de 1054, en kiu la grafino Muniadonna (kun aliaj) donas al la monaĥejo de San Pedro de Arlanza la posedojn de dek kvar loĝlokoj (el kiuj unu estas Antiquitat).

Fine de la 15-a jarcento okazis jura proceso inter Antonio Franco kaj la estraro de Antigüedad. En la 16-a jarcento pluis la procesoj.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel legenda kruco, la preĝejo, la ermitejoj, aviadila monumento, monumento al Lance Armstrong ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti