Antipatro de Sidono

Antipatro de Sidono (greke: Ἀντίπατρος ὁ Σιδώνιος, Antipatros ho Sidonios) estis antikva greka poeto de la dua duono de la 2a jarcento a.K. Cicerono menciis lin loĝanta en Romo en la epoko de Kraso kaj Katulo,[1] kaj nomas lin brila epigramisto, foje tro preta al imitado.[2] Liaj poemoj konservitaj en la Greka Antologio inkludas alvokojn al arto kaj al literaturo kaj epitafojn, sed ŝajne estas konfuzo en la Antologio inter Antipatro de Sidono kaj Antipatro de Tesaloniko, kiu vivis en la venonta jarcento.

Antipatro de Sidono
Persona informo
Naskiĝo
en Cidono
Morto
Lingvoj antikva greka
Okupo
Okupo poeto
epigramisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Antipatro komponis epitafon por Sapfo.

Kun Filono de Bizanco, Strabono, Herodoto kaj Diodoro Sicila, li estas asocia kun la listo de la Sep mirindaĵoj de la antikva mondo, kiujn li priskribis en poemo verkita ĉirkaŭ 140 a.K.

  1. Cicerono, Oratore III, 194
  2. Cicerono, Oratore III, 50; de Fato 2

Fontoj

redakti
  • Jean-Claude Polet, Patrimoine littéraire européen, v. II, De Boeck Université, 1992. france
  • Rolf Toman, Barbara Borngasser, and Achim Bednorz, "History of Architecture: From Classic to Contemporary". New York: Parragon, [n.d.]

Eksteraj ligiloj

redakti