Antiquarium estas arkeologia muzeo en la subgrundo Metropol Parasol de la Placo Enkarniĝo, Sevilo, Andaluzio, Hispanio.

Antiquarium
arkeologia muzeo
Lando Hispanio vd
Situo Sevilo
Estiĝo 27-a de marto 2011
Koordinatoj 37° 23′ 36″ N, 5° 59′ 31″ U (mapo)37.39325278-5.99188056Koordinatoj: 37° 23′ 36″ N, 5° 59′ 31″ U (mapo)
Antiquarium (Sevilo)
Antiquarium (Sevilo)
DEC
Antiquarium
Antiquarium
Situo de Antiquarium
Map
Antiquarium
Retpaĝo http://www.andalux.com/antiquarium/
vdr

Historio kaj priskribo redakti

Ĝi estis inaŭgurita la 27an de marto 2011, kaj estas komponita de la arkeologia loko plej grava pri la historio de Sevilo, ĉefe se temas pri la epoko de la Romia Imperio, kies kuŝejo estis trovita post unua elfosado en la placo en la 1990-aj jaroj cele al planita konstruado de subtera aŭtohaltigejo kaj remodelado de la placo, projekto kiu estis nuligita post la malkovro. En 2004 la Municipo de Sevilo premiis la projekton nomita Metropol Parasol, de la germana arkitekto Jürgen Mayer, en kiu integriĝas la muzeo; por ĝiaj instalaĵoj necesis buĝeto de 4,2 milionoj de eŭroj.

Ĉefa vidindaĵoj estas la serio de romiaj mozaikoj de la 1-a ĝis 6- jarcentoj. Dua parto korespondas al la epoko de Al Andalus de la urbo (12-a ĝis 13-a jarcentoj), en kiu elstaras islama domo de epoko de almohadoj. Krome estas informo pri la Mezepoko, Moderna Epoko kaj Nuntempa Epoko.

La ejo enhavas areon de 4 879 m² kaj funkcias kiel interpretejo pri la historio de Sevilo. Ĝia projekto estis realigita de la arkitekto Felipe Palomino González, nevo de la iama prezidento Felipe González Márquez, kaj estas administrata de la Patronato de la Reĝa Alkazaro.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  • GARCÍA, Victoria (2010). «Más de cuatro millones para el Antiquarium de la Encarnación». Diario de Sevilla (15a de septembro).
  • NAVARRO ANTOLÍN, Carlos (2010). «La gestión del museo bajo el Parasol será asumida por el Patronato del Alcázar». Diario de Sevilla (16a de septembro).
  • RICO, Miriam (2010). «El Antiquarium de la Encarnación explicará la historia de Sevilla». SevillaActualidad.com (16a de septembro). Arkivita el la originalo la 31an de oktobro 2010. Konsultita la 1an de aprilo 2011.
  • Redacción de Sevilla (2011). «Terminan las obras del Antiquarium de la Encarnación». RedPeriodistas.es (17a de marto). Arkivita el la originalo la 24an de marto 2011.
  • E. P (2011). «El Tesoro del Carambolo se expondrá en el 'Antiquarium' a mediados de abril». Diario de Sevilla (25a de marto).

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Antiquarium (Sevilla) en la hispana Vikipedio.