Jürgen Mayer

Jürgen MAYER (Stuttgart, 30-a de oktobro 1965) estas germana arkitekto.

Jürgen Mayer
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1965 (1965-10-30) (58-jaraĝa)
en Stutgarto, Baden-Virtembergo,  Okcidenta Germanio
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Cooper Union • Princeton University School of Architecture
Okupo
Okupo arkitekto • dezajnisto • vidartisto
Verkoj Metropol Parasol
Mestia Airport
Saakashvili Presidential Library
TTT
Retejo http://www.jmayerh.de/
vdr

Kariero redakti

 
Metropol Parasol, konata kiel La Fungoj, de Jürgen Mayer, en Sevilo.
 
An der Alster 1, oficejaro de Hamburgo.

Li studis arkitekturon en la Universitato de Stutgarto kie li diplomiĝis en 1986. Li ampleksigis sian lernadon en la Universitato Princeton, en kiu li profesoris de 1994 ĝis 2004.

Lian verkon karakterizas la uzado de teknologio por krei novajn formojn. Li imagas strangajn kaj sugestivajn arkitekturaĵojn kiuj foje similas al strukturoj de vivaj estaĵoj kaj rememorigas iagrade kreitaĵojn de prestiĝaj arkitektoj kiel Toyō Itō kaj Herzog & de Meuron kiu estis la desegnisto de la Nacia stadiono de Pekino de la Somera Olimpiko 2008. Krom arkitekturajn projektojn, li desegnis ankaŭ internaĵojn kaj meblojn.

Jürgen Mayer instruis en la Universitato de Artoj (Berlino), la Architectural Association (Londono), la Universitato Kolumbio (Novjorko) kaj la Universitato de Toronto. Liaj desegnoj estis ekspoziciitaj en nombraj landoj kaj formas parton de la kolekto de la Muzeo de Moderna Arto de Novjorko.[1][2][3][4][5][6][7][8][9]

Referencoj redakti

  1. España, nuevas culturas urbanas, Berlino, 2010, informa flugfolio. Konsultita la 14an de aprilo 2011.
  2. Diseño y arquitectura: Arquitectos: Jürgen Mayer. Konsultita la 14an de aprilo 2011.
  3. Porträt german architects. Konsultita la 14an de aprilo 2011.
  4. MOMA: The collection. Architecture and Design With Images. Konsultita la 14an de aprilo 2011.
  5. José Luis Pereyra: [https://web.archive.org/web/20101210231806/http://www.revistainfotigre.com.ar/2009/08/18/metropol-parasol-una-idea-para-sevilla-jurgen-mayer-arup/ Metropol Parasol, una idea para Sevilla, Jürgen Mayer.https://web.archive.org/web/20101210231806/http://www.revistainfotigre.com.ar/2009/08/18/metropol-parasol-una-idea-para-sevilla-jurgen-mayer-arup/ Revuo infoTigre, 18an de aŭgusto 2009. Konsultita la 14an de aprilo 2011.
  6. Diseño y arquitectura: Mensa Karisruhe de Jürgen Mayer. Konsultita la 14an de aprilo 2011.
  7. Wikiarquitectura: Casa Dupli. Konsultita la 14an de aprilo 2011.
  8. Urbarama: Atlas of architecture. Konsultita la 14an de aprilo 2011.
  9. Ursicino Endaman Nsé: Arquitectura innovadora para un aeropuerto de montaña. Konsultita la 14an de aprilo 2011.

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jürgen Mayer en la hispana Vikipedio.