Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Antoine SCHWARTZ (ŝvarc), franco, polica inspektoro. Naskiĝis en la 28-a de januaro 1898 en Trimbach (apud Strasbourg). Zorgis precipe pri gazetaj kaj polica Esperantaj aferoj. Vicprezidanto de Asocio Strasburga de Esperanto; administranto de Information Esperantiste de SFPE; kunlaboranto de Tribune Esperantiste; ĝenerala sekretario de la Amikaro de Policanoj de Francujo kaj kolonioj; delegito por Francujo de Internacia Polica Ligo, kaj administra redaktoro de Internacia Polica Bulteno. Verkis (kun Jalmain) Interprète du Policier, fakan libreton deklingvan enhavantan Esperantan parton.

Antoine Schwartz
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1898 (1898-01-28)
en Trimbach
Morto 8-an de aŭgusto 1976 (1976-08-08) (78-jaraĝa)
en Strasburgo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Referencoj

redakti

Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Schwartz el la Enciklopedio de Esperanto.