Antologia skizo de la persa literaturo

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Antologia skizo de la persa literaturo estas antologio el tradukoj el la persa lingvo farita de Said Baluĉi kaj publikigita en Moskvo de Impeto en 2021. Ĝi havas 164 paĝojn, registrita sub la ISBN 978-5-7161-0311-5, kaj estas la n-ro 58 de la Serio Oriento-Okcidento, aŭspiciata de Universala Esperanto-Asocio, en Konsulta Partnereco kun Unesko. Ĝia publikigo markis la unuan fojon, kiam aperis antologio de persa literaturo en la eldonserio.

1-a eldono redakti

La 1-a eldono aperis paperforme en pli limigita kvanto kaj elektronike, libere kaj senpage elŝutebla, kadre de eldonprojekto de Impeto. Ĝi konsistas el prozspecimenoj de 33 aŭtoroj aŭ libroj kaj poemspecimenoj de 24 poetoj. Ĝin redaktis Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova, kaj provlegis Rob Moerbeek. La antaŭparolon verkis Giridhar Rao. La ĉefa enhavo estas grandparte traduko de Said Baluĉi el parto de originala antologio en la persa, pro tio, ke tiumaniere por proponi tiun antologion la tradukisto ne devis sola elekti, sed, restante pli neŭtrala, tradukis la elektojn de aliaj majstroj.

Eksteraj ligiloj redakti