Antonín Slavík
ĉeĥa esperantisto
Antonín SLAVÍK (naskiĝinta la 20-an de januaro 1893 en Karlín (Prago); ekzekutita la 27-an de oktobro 1942 en Berlino) estis ĉeĥa esperantisto kaj direktoro de la Verda Stacio en Brno. Lia stacio estis la unua, kiu disaŭdigis Esperanto-radion. Slavík regis sep fremdlingvojn - la germanan, la francan, la polan, la anglan, la italan, Esperanton kaj la rusan.
Antonín Slavík | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de januaro 1893 en Prago |
Morto | 27-an de oktobro 1942 (49-jaraĝa) en Berlin-Plötzensee |
Mortokialo | Senkapigo per gilotino ![]() |
Lingvoj | Esperanto • germana • franca • pola • angla • itala • rusa |
Loĝloko | Brno |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario Ĉeĥoslovakio ![]() |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | esperantisto teknikisto ![]() |
Li estis arestita la 14-an de decembro 1939 de nazioj, kiuj okupis Ĉeĥion tiam, kaj mortpunita la 27-an de oktobro 1942. En la jaro 1970 oni inaŭguris memortabulon honore al li en la konstruaĵo de la Ĉeĥa radio en Brno en strato Beethovenova 4/1.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/41/Slav%C3%ADk%C5%AFv_rodinn%C3%BD_d%C5%AFm%2C_Brno_T%C5%AFmova_2.jpg/220px-Slav%C3%ADk%C5%AFv_rodinn%C3%BD_d%C5%AFm%2C_Brno_T%C5%AFmova_2.jpg)
Eksteraj ligiloj
redakti- Encyklopedie Brna pri Antonín Slavík Arkivigite je 2007-10-28 per la retarkivo Wayback Machine ĉeĥe