Antropogena pejzaĝo
Antropogena pejzaĝo estas pejzaĝo influita de la homo, ekestinta per homa agado. Escepte de malmultaj praarbaraj regionoj kaj nealireblaj regionoj kiel dezertoj, altmontaroj kaj polusregionoj hodiaŭ preskaŭ ĉiuj pejzaĝoj estas forte antropogene influitaj.
Ekzemploj:
- La kalvaj altaĵoj de Skotlando, kiuj origine estis arbarkovritaj
- La parkpejzaĝo de la regiono Münster en Germanio
- La erikejo de Lüneburg en Germanio, kiu ekestis per senarbigo por la salproduktado
- La alpoj (montarpaŝtejoj) de la eŭropaj altmontaroj
- La germanaj arbaroj, preskaŭ senescepte en la 19-a jarcento plantitaj forstoj
- Holando en Nederlando, kiu origine estis marfundo