Apenina heliantemo

Apenina heliantemo estas baze ligneca planto alta 10-30 cm. La stipulhavaj folioj estas paraj, oblongaj-liniformaj, sube lanugaj pro stelformaj haroj. Floroj larĝas 10-15 mm, havas kvin sepalojn - du el ili pli malgrandaj ol la aliaj - kaj kvin petalojn blankajn kun flava makulo ĉe la bazo.
Tiu planto kreskas en rokecaj kalkaj lokoj de Mediteranea regiono kaj ankaŭ iom pli norde en varmaj situoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Apenina heliantemo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Malvaloj Malvales
Familio: Cistacoj Cistaceae
Genro: Heliantemo Helianthemum
Specio: Apenina heliantemo
Helianthemum apenninum
(L.) Miller
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Apenina heliantemo.