Aposteriora lingvo

Aposteriora lingvo (de lat. a posteriori – el posta sperto) estas, laŭ klasifiko de Louis Couturat, konstruita lingvo, kies eroj estas prenitaj el ekzistantaj naciaj lingvoj, malkiel en apriora lingvo.

Krome, distingeblas aprior-aposterioraj kaj aposterior-aprioraj lingvoj, depende de tio, ĉu pli multaj estas respektive aprioraj aŭ aposterioraj trajtoj.

Ekzemploj de aposterioraj lingvoj estas Baza Angla, Latino sen fleksio, Interslava lingvo kaj Esperantidoj.