April Tatro
April Tatro estas usona tordistino kaj aktorino. Talenta kaj kreema ŝi eĉ verkis la scenarojn por siaj spektakloj kaj ankaŭ koreografiis ilin.
April Tatro | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de aprilo 1942 (82-jaraĝa) en Escondido |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | dancisto • aktoro • stuntisto • tordisto |
Krom prezentado en teatroj kaj televidaj spetakloj, en 1968 ŝi aperis en epizodo Assignment: Earth de Star Trek. En 1976 ŝi aktoris en televidserio Wonder Woman. Dum 1980-aj jaroj, ŝi aperis en filmoj Big Top Pee-wee kaj Silent Tongue kaj en televidserioj.
En la 1990-aj jaroj, ŝi partoprenis televidfilmon Bandit: Bandit's Silver Angel kaj televidseriojn Johnny Bago kaj Family Matters. Ankaŭ ŝi aperis en epizodo de televidserio Malcolm 2001. Ŝi daŭre prezentiĝas kiel tordistino.