Escondido
Escondido estas grandurbo en kantono San Diego en la usona subŝtato Kalifornio.
Bazaj informojRedakti
- Koordinatoj: 33°7′29″N 117°4′51″U / 33.12472°N, 117.08083°U (mapo)Koordinatoj: 33°7′29″N 117°4′51″U / 33.12472°N, 117.08083°U (mapo)
- Areo: 96 km²
- Loĝantaro: 143.911 (en 2010)
- Supermara alteco: 197 m
- Horzono: UTC-8h (en somero UTC-7h )
- Poŝtkodoj: 92025-92027, 92029
- Telefonkodoj: 760, 442
GeografioRedakti
Escondido situas en malprofunda valo en la sudokcidenta landparto de Usono, en suda parto de la subŝtato en proksimeco de ĉefvojo San Diego-Temecula.
HistorioRedakti
Escondido estis fondita en 1888, tial ĝi estas unu el la plej maljunaj grandurboj de la kantono. Pli frue estis tie nur bieno por meksikano, poste usonano bredis tie ŝafojn, ĉevalojn kaj brutaron. La urbofonton helpis la konstruado de fervojo dum la 1880-aj jaroj.
IndustrioRedakti
Loĝantoj de Escondido laboras en instrua, komerca, sanserva kaj socia servoj.
KlimatoRedakti
Escondido havas tipan mediteranean klimaton kun varmaj someroj kaj malvarmetaj vintroj. La averaĝa temperaturo varias inter 11-26 °C. La varmo kulminas en julio kaj aŭgusto averaĝe kun 32 °C. La malvarmo kulminas en decembro kaj januaro averaĝe kun 6 °C. Jare pluvas po 384 mm. La precipitaĵo plejparte estas inter novembro ĝis marto. Neĝo neniam falas.
TrafikoRedakti
En Escondido aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.