Apud-tera objekto

objekto de la sunsistemo kies orbito portas ĝin al proksimeco al la tero
(Alidirektita el Apud-Tera Objekto)

Apud-Tera Objekto - angle Near-Earth object (NEO), germane Erdnahes Objekt (ENO) aŭ ruse Околоземный объект - estas objekto de la sunsistemo kies orbito portas ĝin al (en astronomiaj dimensioj) proksimeco al la tero. Ĉiuj Apud-Teraj Objektoj havas apsidan distancon de malpli ol 1,3 astronomiaj unuoj.

Asteroido 4179 Tutatiso estas eble danĝera objekto kiu pasis la teron en 2,3 lunaj distancoj.
la artefaritaj satelitoj de la tero formas haloan fenomenon de spaca rubaĵo

Inter la objektoj estas plurmilo da apud-teraj asteroidoj, apud-teraj kometoj, iom da kosmoŝipoj orbitantaj la sunon, kaj meteoroidoj sufiĉe larĝaj por esti observataj en la kosmo antaŭ ol ili tuŝas la teran atmosferon. Estas nun ĝenerale akceptata la aserto ke kolizioj de tiaj apud-teraj objektoj kun la tero havis signifan rolon en la kreado de la geologia kaj biologia historioj de la tera planedo. Apud-teraj objektoj ekde la 1980-aj jaroj iĝis pli kaj pli publike atentataj ĉar la ebla danĝero de iuj asteroidoj aŭ kometoj tuŝantaj la teron estas pli atentata kaj aktivaj helpiloj kontraŭ tiaj danĝeroj estas serĉataj.

Eksteraj ligiloj redakti