La Araba silvioRuĝmara silvio (Sylvia leucomelaena) estas specio de birdo de la familio de Silviedoj kaj de ties plej tipa genro nome Sylviasilvioj, kiuj estas grizecaj aŭ grizecbrunaj insektovoruloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Araba silvio
Araba silvio
Araba silvio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Sylvia
Specio: S. leucomelaena'
Sylvia leucomelaena
(Hemprich kaj Ehrenberg, 1833)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Estas specio iom simila al la parenca Jemena silvio, tio estas malhelbruna supre, sed pli kontrasta inter malhelaj supraj partoj kaj blankecaj subaj partoj, krom la plej seka habitato. Ĝi estas 14–15 cm longa, kun pezo de 11-15 g, kaj enverguro de 18–20 cm. Mezgranda al granda, tre fortika kaj longvosta, kun plumaro simila kaj al la Orfeosilvio kaj al la Sardia silvio. Ĝi havas nigran kapon, tre mallarĝan blankan okulringon ĉirkaŭ tre nigra okulo, grizajn suprajn partojn, pli malhelajn en bordo de flugilplumoj kaj preskaŭ nigreca en vosto kiu ne havas blankajn bordojn malkiel aliaj silvioj, kiel la Orfeosilvio kaj la Velurkapa silvio. Ĝi mallevas ofte la voston sub la korpolinio.

Kutimoj redakti

Ili manĝas ĉefe insektojn sed ankaŭ fruktojn se tiuj disponeblas. Ili kutime moviĝas ĉe branĉoj kaj trunkoj de akacioj kiel pegoj, foje kapalteren kaj elprenas insektojn el fendoj.

La nestoj estas 80–300 cm supergrunde, taso el tigetoj kaj folioj, ligitaj per fibroj, kovrita per pli fajna materialo. La ino demetas 2-3 ovojn kun grizaj kaj brunaj markoj. Kovado daŭras 15-16 tagojn fare de ambaŭ gepatroj sed per mallongaj vicoj de malpli da 20 minutoj.

Disvastigo redakti

Ĝi troviĝas en arabaj landoj ambaŭflanke de la Ruĝa Maro kaj de tie devenas unu el la du nomoj de la specio, nome en Afriko en Egiptio, Eritreo, Ĝibutio, Somalio kaj Sudano kaj en Azio en Israelo, Jordanio, Omano, Saŭdarabio kaj Jemeno. Ties natura habitato estas seka savano, arbustaro kaj ĝis dezertobordoj kaj alteco de 3000 m.

Referencoj redakti