Arbat (distrikto de Moskvo)

urbodistrikto de Moskvo, Rusio

La urbodistrikto Arbat (ruse район Арбат, latinliterigite rajon Arbat) situas en la Centra administra arondismento (ruse Центральный административный округ, latinliterigite Centralnij administrativnij okrug) de Moskvo, en la centra urboparto. La distrikto kovras areon de 211 hektaroj. En 2010 tie vivis 26 900 loĝantoj, tio korespondas al loĝdenso de po 12 748 homoj laŭ kvadrata kilometro. La distrikta nomo venas de la fama piedira strato Arbat, kiu situas en la teritorio.

Arbat
Distrikto de Moskvo
FlagoBlazono
distrikto de Moskvo [+]

LandoRusio
RegionojCentra federacia regiono, Moskvo

Supermara alteco149 m [+]
- koordinatoj56° N, 38° O (mapo)55.75137.59Koordinatoj: 56° N, 38° O (mapo)

Loĝantaro35 529 [+] (1-a de januaro 2018)

Arbat (Moskvo)
Arbat (Moskvo)
DEC
Arbat
Arbat

Map
Arbat
Vikimedia Komunejo:  Arbat [+]
vdr

En la distrikto situas interalie la centra oficejo de la ŝtata flugkompanio Aeroflot, la Lingvoscienca instituto de Rusia Akademio de Sciencoj kaj la Rumjancev-muzeo, komence de la 20-a jarcento en la strato Arbat ekzistis la eldonejo Posrednik, kiu eldonis literaturon en Esperanto, kaj inter 1979 kaj 1989 en la distrikto estis la oficejo de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj.

la piedira strato Arbat en somero