Radioteleskopo de Arecibo

radioteleskopo en Porto-Riko
(Alidirektita el Arecibo-observatorio)

La radioteleskopo de Arecibo estis elstara radioteleskopo, ĉefa instalaĵo de la astronomia Observejo de Arecibo, en Porto-Riko. Ĝi funkciis inter 1963 kaj 2020 kaj estis la plej granda teleskopo de simpla aperturo, ĝis konstruo de FAST en Ĉinio, en 2016. La instalaĵo ankaŭ kapablis elsendi ondojn al la ekstera spaco, kio ebligis ĝian uzon kiel radaron por korpoj en la Sunsistemo (ĝis la distanco de Saturno).

supra platformo kaj parto de la telero

Strukturo redakti

Astronomia laboro redakti

En popola kulturo redakti

Centro por vizitantoj redakti

Fermo kaj detruo redakti

La strukturo alfrontis plurajn tertremojn. Unu el ili, en  2014, damaĝis kablon, kaj dum la riparoj, kiuj daŭris ĉirkaŭ 2 monatoj, la teleskopo ĉesigis siajn normalan funkciadon. En januaro de 2020 oni fermis denove la instalaĵojn por inspektado, post alia tremo.[1] Kroma minaco estis tropikaj ŝtormoj, kiel la huraganoj Maria, en 2017, aŭ Isaias, fine de julio kaj komence de aŭgusto de 2020.

Post tiu lasta uragano, la 10an de aŭgusto, rompiĝis unu el la kabloj kiuj tenis la platformon, kaŭzante damaĝojn interalie al la gregoria volbo, la ponteto kaj la telero. Laŭ la teknikaj priskriboj de la kabloj, la restantaj estu kapablaj elteni la pezon intertempe, ĝis kiam oni instalas novan kiun oni mendis. Tamen, la 7an de novembro rompiĝis alia kablo el la sama turo, denove kaŭzante truon en la telero. Post konsultado kun spertuloj, la aŭtoritatoj decidis definitive fermi la teleskopon kaj plani ĝian malkonstruon, ĉar laboro sur la strukturo en tiaj cirkonstancoj estis konsiderata tro riskaj por laboristoj. Dum la sekvaj semajnoj okazis pli da damaĝoj en la kabloj kaj fine la 1an de decembro la strukturo kolapsis kaj falis en la teleron. Neniu homo estis vundita.

Notoj redakti