Ares Vallis estas elflua kanalo de Marso, nomita laŭ la greka nomo de la dio Marso: nome Ares, la dio de milito; ŝajne ĝi estis ĉizita de fluaĵoj, eble akvo. La valo 'fluas' nordokcidente el la montetara Margaritifer Terra, kie la depresio Iani Chaos 180 km longa kaj 200 km larĝa estas konektata al la komenco de Ares Vallis per 100 km larĝa transira zono centrita en 342.5° Oriento (17.5 Okcidento) kaj 3° Nordo.[1] Ĝi poste sekvas tra la antikvaj altaj teroj de Xanthe Terra, kaj finas en delteca regiono Chryse Planitia. Ares Vallis estis surmarsigejo de la kosmoŝipo Mars Pathfinder de la NASA, kiu studis regionon de la valo ĉe lal imo kun Chryse en 1997.

Ares Vallis
outflow channel • astra valo [+]
Koordinatoj10° 17′ 24″ N, 25° 36′ 36″ U 10.29-25.61Koordinatoj: 10° 17′ 24″ N, 25° 36′ 36″ U [+]
Vikimedia Komunejo:  Ares Vallis [+]
vdr
Mars Pathfinder (en 19.13 N, 33.22 Ok) fotis la regionon kie Ares Vallis limas kun Chryse.

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • Baker, V.R.; Carr, M.H.; Gulick, V.C.; Williams, C.R. & Marley, M.S. "Channels and Valley Networks". In Kieffer, H.H.; Jakosky, B.M.; Snyder, C.W. & Matthews, M.S. (eld.). Mars. Tucson, AZ: University of Arizona Press.
  • Carr, M.H. (1981). "Channels, Valleys and Gullies". The Surface of Mars. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-87201-0.