Argentino en la Somera Olimpiko 1920

sporta delegacio

La argentina teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1920 en Antverpeno havis 1 sportiston. Tiu partoprenis en 1 fako. Flagtenanto de la argentina teamo estis Ángel Rodríguez. La sportisto atingis neniun medalon.

la sporta ĵurnalo El Gráfico en julio 1920 publikigis plenpaĝan foton de Á. Rodríguez
Argentino en la Somera Olimpiko 1920
Somera Olimpiko 1920 en Antverpeno
Flagtenanto:  Ángel Rodríguez
Sportistoj 1 en 1 fako
Medaloj
rango:
Oro
0
Arĝento
0
Bronzo
0
Sume
0
vdr

En tiu olimpiko denove nur unusola sportisto reprezentis Argentino: nun temis pri la 27-jara boksisto Ángel Rodríguez kiu la 21-an de aŭgusto 1920 en la olimpiko konkuris en klaso de sportistoj ĝis 57 kilograma korpopezo (la klaso de "pluma pezo"). La argentina sporta magazino El Gráfico en julio 1920 publikigis plenpaĝan foton de li kaj informis flanke de ĝi, ke en julio li pezis 78 kilogramojn. Ne estas klare ĉu li tiom draste perdis pezon per fastado rekte antaŭ la konkurso, aŭ ĉu la vikipedia informo pri supera limo de pezo en tiu klaso tamen ne ĝustas. Ĉiukaze li malvenkis sian unuan matĉon kontraŭ norvega konkuranto kaj ne avancis al la fazo de 16 lastaj boksistoj.

Tiujare ankoraŭ ne ekzistis la Argentina Olimpika Komitato, kiu nur fondiĝos en 1923. Post tio, en la Somera Olimpiko 1924 aperos impresa argentina teamo de 77 sportistoj.

Eksteraj ligiloj redakti

 
emblemo