Arie van Weerhorst

nederlanda esperantisto kaj prokuristo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Arie van WEERHORST (naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1893 en Amersforto[1], mortis la 19-an de marto 1946 en Nimego) estis nederlanda esperantisto, prezidento de la Nimega Centra Esperanto-Propaganda Komisiono kaj profesie prokuristo.[2] Inter 1925 kaj 1936, Van Weerhorst propagandis la mondlingvon Esperanto en Nimego kaj en diversaj nederlandaj ĵurnaloj.

Arie van Weerhorst
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1893 (1893-08-25)
en Amersforto
Morto 19-an de marto 1946 (1946-03-19) (52-jaraĝa)
en Nimego
Lingvoj nederlandaEsperantofranca
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo procuration
vdr

Biografio redakti

Van Weerhorst naskiĝis en Amersforto, sed transloĝiĝis en 1923 al Nimego. Tie li aliĝis la Esperanto-asocion Stelo de la Maro, kiun "kolonelo Niesten" prezidis ĝismorte. De 1924, la nimega esperantistaro kunvenis en la loĝvilao de Van Weerhorst. En 1926, kune kun kelkaj esperantistaj nimeganoj, Van Weerhorst fondis la Nimegan Centran Esperanto-Propagandan Komisionon (nederlande Nijmeegsche Centrale Esperanto Propaganda Commissie; NCEPK). Kun Anton van Straaten kiel kursgvidanto, la NCEPK gvidis du kursojn: unu por intelektuloj, kaj unu por malplikleraj uloj. Plue, ili havis skriban kurson. Totale, la NCEPK havis 22 500 kursanojn inter 1926 kaj 1931.[3]

Van Weerhorst loĝis en Vilao Schoonzicht (Belvido) en Ubbergen, oriente de Nimego. Li mortis 52-aĝe.

Referencoj redakti

  1. Bevolkingsregister met Arie van Weerhorst. Alirita 2018-08-09.
  2. Overlijden Arie van Weerhorst, 19-03-1946. Arkivita el la originalo je 2018-08-09. Alirita 2018-08-09.
  3. A. van Weerhorst. (1931) Jubileumboek 1926-1931: opgedragen aan de 22.500 cursisten. Nijmegen: Centrale Esperanto Propaganda Commissie.