Aristoklo de Mesenio
Aristoklo de Mesenio estis peripatetisma filozofo, instruisto de Aleksandro de Afrodiziaso kaj aŭtoro de grava doksografia verko "Pri la filozofio" (greke "Περί ϕιλοσοϕίεσ"), en dek libroj, el kiuj restas malmultaj fragmentoj ĉefe kompilitaj de Diogeno Laertio. Tiu verko kiu estas defendita plejparte de la Elaja filozofia skolo, la Skeptikuloj, la Epikuranoj, kaj la cirenistoj, dum li substrekas la valoron de la platona kaj aristotela filozofio. La profilo de Aristoklo proksimiĝas al tiu de Antioĥo de Askalono (135 a. K. - 68 a. K.), kiu ankaŭ konsentis kun la filozofioj de Platono kaj Aristotelo kaj ankaŭ estis kritika al la skeptikuloj. Li estis tutoro de Septimo Severo kaj kontraŭa al la Skeptikismo.
Ἀριστοκλῆς ὁ Μεσσήνιος (170-250) | ||
---|---|---|
Bildo de Pirono, skeptika greka filozofo. Aristoklo verkis pri la historio de la filozofio en sia verko "Peri philosophias" ("Pri la filozofio") kie li raportas ĉefe pri la Pirona Skolo.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 170 a. K. en Mesenio, Suda Grekio | |
Morto | 250 a. K. en Meseno, Italio | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Filozofio
redaktiAristoklo pruvas esti fidela ano de Aristotelo, kies instruon li intencis promocii. Asklepio de Traleso kaj Johano la Gramatikisto, en iliaj komentaĵoj pri la Enkonduko al Aritmetiko de Nikomaĥo de Gerasa, reproduktas kvin signifojn de la vorto "saĝa" kiuj estis prezentitaj en la traktaĵo "Pri Filozofio". Aristoklo ligis la kvin uzojn de la vorto kun teorio pri la kvin niveloj de homa kulturo.
Laŭ tiu ĉi instruo, la pluvivantoj de naturaj katastrofoj (pestoj kaj precipe grandaj inundoj kiel tiu de la tempo de Deŭkaliono) estis devigitaj retrovi la inventaĵojn kiel ekzemple agrikulturo pro manko de manĝaĵo. Tia elpensaĵo estis konsiderita "saĝeco" tiutempe. En la dua fazo de la disvolvado, ili elpensis artojn kiuj estis jam ne nur por supervivo, sed ankaŭ por estetikaj celoj, kiel ekzemple la arkitekturo. Tiaj inventoj tiam estis konsideritaj signo de saĝeco.
En la tria periodo, homoj turnis sin al politikaj aferoj kaj enkondukis leĝojn kaj regulojn, kiuj servis por organizi la kunvivadon en la urboj. Tia estis la agado de la sep saĝuloj, kiuj malkovris la politikan sciencon. La kvara periodo alportis la komprenon de la korpoj (naturaj aferoj) kaj la naturo (physis) kiu produktas ilin; tion oni nomis kontemplado de la naturo.
Tiuj, kiuj traktas ĝin, estas nomataj saĝuloj en la kampo de naturaj aferoj (natura filozofio). Ĉe la kvina kulturnivelo okazis turniĝo al la diaj, transcendaj kaj tute neŝanĝeblaj estuloj; scio pri ĉi tiu regno estis nomita saĝo en la plej alta signifo (metafiziko). La esplorado konsideras la hipotezon, ke tiu ĉi historiofilozofio prezentita de Aristoklo, kun sia koncepto de laŭgrada progreso, estas almenaŭ parte bazita sur perdita skribo de la juna Aristotelo kiel lia dialogo "Pri Filozofio" kaj lia Protrepticus (aŭ Laŭdo al la filozofio").
Aristoklo ankaŭ kontraŭbatalas kritikojn de Aristotelo kaj klopodas pruvi ilin sensencaj. Dum li montras grandan respekton al Platono, li polemikis kontraŭ aliaj filozofiaj tendencoj, kies instruojn li lerte provis refuti per la rimedoj de aristotela argumento, kiu igas lin valora doksografia fonto pri aliaj filozofiaj doktrinoj en la historio de filozofio, precipe la Pironismo, pri kiu li vaste traktas.
Tamen, liaj priskriboj pri aliaj filozofiaj doktrinoj foje estas difektitaj per sia polemika sinteno aŭ manko de kompetenteco. Lia raporto enhavas informojn ne nur pri la vidoj de la fruaj pironaj skeptikuloj, Pirono de Elis kaj Timono de Flio, sed ankaŭ pri pli postaj pironistoj inkluzive de Enezidemo.
Li kritikas la dogmojn de la skeptikuloj kaj cetere provas montri, ke estas neeble vivi konsekvence laŭ iliaj principoj; per la rezigno de juĝoj kaj la rezulta abolicio de moralaj konceptoj, la respekto por la leĝo estas detruita kaj la kluzoj estas larĝe malfermitaj al krimo. Vivo laŭ skeptikaj principoj estas kontraŭa al la naturo; estas neeble por la homo havi nenian opinion.
Aristoklo formulas siajn argumentojn polemike, li preferas uzi retorikan demandojn kaj ne mencias gravajn kontraŭargumentojn de la skeptikuloj; estas neklare ĉu li ne sciis precize la pozicion de la kontraŭulo aŭ ĉu li intence retenis la kontraŭargumentojn.
Lia konfrontiĝo kun la opinioj de la epikuranoj, pri kiuj li estis ŝajne pli bone informita, estas sur multe pli alta nivelo. Unuflanke li kontraŭbatalas la sensualismon kaj subjektivan karakteron de sperto pri la percepto-bazitaj teorioj de la epikuranoj, kaj aliflanke ankaŭ kontraŭ la kontraŭa pozicio, laŭ kiu nur ekkono de racio, kiu ne dependas de percepto, meritas fidon (Eleatiko kaj, laŭ la kompreno de Aristoklo, la Megara skolo. Tamen, li reproduktas la epistemologion de la Cirenisma skolo laŭ polemike distordita formo.[1]
Vidu ankaŭ
redakti- Eŭbulido de Mileto (398 a. K. - 335 a. K.)
- Timono de Flio (320 a. K. - 230 a. K.)
- Enezidemo (80 a. K. - 10 a. K.) greka filozofo
- Aristoklo de Rodoso (40 a. K. - 40 AD)
- Elio Aristido (117-181)
- Aleksandro de Afrodiziaso (150-215)
- Diogeno Laertio (180-240)
- Eŭzebio de Cezareo (260-340)
- Johano la Gramatikisto (490-575)
- Friedrich Wilhelm August Mullach (1807-1882)
Referencoj
redakti- ↑ Artikolo bazita sur angla samnoma Vikipedia paĝo.