Arkadiko Ponto
La Arkadiko Ponto aŭ Kazarma Ponto estas unu el kvar mikenaj ŝajnvolbarkaj pontoj parto de iama reto de ŝoseoj, dezajnita por servi ĉarojn, inter Tirinto kaj Epidaŭro en Peloponezo, en Grekio. Date el la greka Bronzepoko (13a jarcento a.K.), ĝi estas unu el plej plej aĝaj arkopontoj ankoraŭ ekzistantaj kaj funkciantaj.
Arkadiko Ponto | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Koordinatoj | 37° 35′ 37″ N, 22° 56′ 15″ O (mapo)37.5936322.937556Koordinatoj: 37° 35′ 37″ N, 22° 56′ 15″ O (mapo) | ||||
Materialo | ŝtono [+] | ||||
Arkadiko Ponto | |||||
Vikimedia Komunejo: Kazarma bridge [+] | |||||
Tiu ŝajnvolbarka ponto apartenas al la epoko de Mikeno kaj al ŝosea reto inter du urboj, kiu siavice formis parton de pli ampleksa militista ŝosereto. Ĝi havas akvotruon de ĉ. 1 m kaj estas farita laŭ la tipa mikena stilo de ciklopecaj ŝtonoj. La strukturo estas 22 metrojn longa, 5.60 metrojn larĝa kaj ĉe la bazo kaj 4 metrojn alta. La larĝo de la supra ŝoseo estas ĉirkaŭ 2.50 metroj. La prilaborita planado de la ponto kaj de la ŝoseo indikas ke ili estis specife konstruitaj por uzado fare de ĉaroj.[1] Konstruita fine de la Heladiko III (ĉ. 1300–1190 a.K.), la ponto estas ankoraŭ uzataj de lokanoj.[2]
Notoj
redakti- ↑ R. Hope Simpson (1998)
- ↑ Hellenic Ministry of Culture: Mycenaean bridge at Kazarma Arkivigite je 2022-11-19 per la retarkivo Wayback Machine
Fontoj
redakti- R. Hope Simpson, D. K. Hagel: "Mycenaean Fortifications, Highways, Dams and Canals", Paul Aströms Förlag, Sävedalen, in: Studies in Mediterranean Archaeology, Vol. ĈXIII ISBN 91-7081-212-8
- R. Hope Simpson, "The Mycenaean Highways" Arkivigite je 2008-07-10 per la retarkivo Wayback Machine, Classical Views, XLII, n.s. 17 (1998), 239–260
Bibliografio
redakti- Anton Jansen: "Bronze Age Highways at Mycenae" Arkivigite je 2015-08-12 per la retarkivo Wayback Machine, Classical Views, XLI, n.s. 16 (1997), 1–16
Eksteraj ligiloj
redakti- Mikena ponto ĉe Kazarma Arkivigite je 2022-11-19 per la retarkivo Wayback Machine, Greka Ministerio de Kulturo