Arkimeda ŝraŭbo

(Alidirektita el Arkimeda Ŝraŭbo)

Arkimeda ŝraŭboarkimeda helico estas invento de Arkimedo en la 3-a jarcento a.K., per kiu oni povas transporti likvojnpulvorojn. Spiralforma helico estas muntita en tubo. La transporto estas la rezulto de turna movado de la helico en la tubo.

Animita filmo de la Arkimeda ŝraŭbo (parto de la transpotita kvanto
Permane pelebla Arkimeda ŝraŭbo

Ĝi funkcias efike en likvo ĝis angulo de 20⁰. Ĝi estis uzata en la antikvo (Romia imperio) por senakvigo de minejoj.

La cilindra tubo kaj la ŝraŭbo ne devas esti perfekte izolaj, la konstruaĵo estas efike funkciigebla, se la reen-filtriĝa likvokvanto ne superas la elĉerpitan likvokvanton. La likvo el la pli supra ŝraŭboparto filtriĝas en la pli suban ŝraŭboparton kaj denove en direkton de la transporto. Dum la transporto estiĝas ekvilibro inter la elĉerpita, refiltriĝanta (reglisanta), transportita kvanto.

Moderna Arkimeda ŝraŭbo ĉe la drenmaŝino de Kinderdijk. Foto: M.A. Wijngaarden

Simila konstruaĵo estas uzebla por produkti turn-energion per malsuprenfluo, ekzemple de rivera akvo. En tiu okazo la aparato funkcias kiel centralo.

Uzado redakti