Arkitravo

(Alidirektita el Arkitrabo)

Arkitravo[1] estas arkitektura ero kaj la plej malsupra parto de entablemento. Tiu horizontala ero situas super du kolonoj, kaj formas rektangulan spacon. Arkitravoj estis precipe uzita dum la antikva periodo, kaj estis ree aplikita de la variaj artaj stiloj inspiritaj de antikva arkitekturo.

Arkitravo de la maldekstra fasadportalo de la baziliko Sant'Ambrogio, en Milano.

La vorto devenas de la grekaj kaj latinaj vortoj arches kaj trabs, kiuj kunuiĝe signifas "ĉefa trabo".

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Laŭ Francisko Azorín arkitrabo [tiele] estas Trabego kuŝanta sur kolonoj. El kio li derivigas arkitrabi kiel "Surmeti ĉeftrabon sur starantaj kolonoj". En Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 21.