Armazio (mitologio)

Laŭ la mezepokaj kartvelaj kronikoj, Armazio (en kartvela : არმაზი) estas la supera diaĵo de la antaŭ-kristana panteono de la kartveloj en la regiono Kartli (la Iberio de la klasikaj fontoj).

Figuro de Armazio desegnita far moderna artisto

Scioj redakti

Laŭ la kartvela literatura tradicio, la unua reĝo de Kartli, Parnavazo la 1-a (299 - 234 a.k.), instalis la idolan kulton de Armazio - kiu estus nomita per la sama reĝo - sur monto de lia ĉefurbo kaj konstruigis samnoman citadelon. La Vivo de Nino, hagografia verko de la 9a-10a jarcento, priskribas la statuon de Armazio kiel iu "staranta bronza viro ; kun ora maŝkuto kaj sur lia kapo, forta kasko ; anstataŭe de la okuloj li havis smeraldojn, kaj berilojn en siaj manoj, li tenis brilan sabron kiel la fulmo turnante de mano al la alia". Laŭ la sama fonto, la evangeliistino de la kartveloj de la 4a jarcento, Sankta Nino, spektis la celebron de festego dediĉita al la idolo, dum kiu ŝi bruligis ĝin per la fulmo danke al siaj preĝoj.[1]

Preter la kartvelaj mezepokaj analoj kaj de la loknomo Armazio, kiu postvivis ĝis nia epoko, mankas tiutempaj fontoj pri la pagana kartvela panteono. Tamen, la vorto armazio li mem sugestas konekton al la kulturoj persa kaj anatola. La modernaj specialistoj restas dividitaj sur la deveno de Armazio, ŝajne konektita al la supera dio de zaratuŝtrismo Ahura Mazda. La nuntempaj arkeologiaj pruvoj sugestas efektive penetradon de la zaratuŝtrismo en la Kartvelio antikva. De alia flanko, la kartvela historiisto Guiorgui Melikichvili elpensis teorion en kiu Armazio estas loka varianto de la dio de la Luno Arma en Anatolio, adorinta de la hititoj. Indas mencii ke la akademiisto Ivane Djavakhichvili demonstris pli frue ke la antikvaj kartveloj adoris la lunon kiel ilia ĉefa diaĵo, kaj tiu kulto fine kunfandiĝis kun tiu, kristana, de Sankta Georgo, konsiderata kiel la patrono de Kartvelio ekde la mezepoko. Tiel, Armazio povintus esti sinkretisma diaĵo kombinante kartvelajn lokajn elementojn, kun iranaj kaj anatolaj.[1]

Vidi ankaŭ redakti

Referencoj redakti

(eo) Ĉi tiu artikolo estas parte aŭ tute prenita el la Vikipedia artikolo en la franca titolita "Armazi (mythologie)"

  1. 1,0 1,1 angle Stephen H. Rapp, Studies In Medieval Georgian Historiography: Early Texts And Eurasian Contexts, Peeters Bvba, 2003, p. 27-278 (ISBN 90-429-1318-5).

Reta ligo redakti

  • Mariam Gvelessiani. [rompita ligilo], New Alliance Foundation.