Armena Esperantisto (bulteno)

Armena Esperantisto (armene Հայկական էսպերանտիստ) estis bulteno eldonita de la Armena Esperanto-Asocio ĉe la universitato de Erevano, planita aperi ĉiumonate. La bultenon redaktis Gurgen Sevak. Eldonkvanto de la bulteno estis 1000 ekzempleroj. Fakte ĝi aperis nur unu foje en 1958, kaj pro politikaj kondiĉoj en tiama Sovetio ne plu povis esti eldonita.

Armena Esperantisto
Հայկական էսպերանտիստ


vdr

La bulteno laŭ la publikigita modela numero estis planita kiel literatura, kultura, eduka klera revuo en armena kaj esperantaj lingvoj. Ĝi celis liveri la esperantistojn materialon por legadon kaj plifortigi iliajn ligojn kun aliaj Esperanto-grupoj en Sovetunio. Prezentiĝis armena kaj fremda literaturo, famaj armenaj sciencistoj, eldoniĝis poemoj (la publikigita modela numero la poemo "Guto de Mielo" de Hovhannes Tumanjan en traduko de Gurgen Sevag), enigmoj kaj kantoj. La sekcio "Informilo" kovris Esperanton en Armenio kaj Kartvelio.