Armenoj en Kipro aŭ armenaj-kipranoj estas etnaj armenoj de Kipro. Armenaj-kipranoj formas komunumon el proksimume pli ol 3.500 homoj sur la insulo (inkluzive de kelkaj ne-kipraj armenoj, plejparte de Armenio kaj Libano), plejparte koncentritaj en la ĉefurbo Nikozio, sed ankaŭ kun komunumoj en Limasolo kaj Larnaka, kie ili havas preĝejojn, lernejojn kaj klubojn. Ekzistas ankaŭ malgranda armena komunumo en Pafos (ĉiuj ili origine el Armenio). La armena Prelato de Kipro estas establita en Nikozio. Laŭ la Konstitucio de Kipro (1960), kune kun la maronitoj kaj la latianoj, ili estas agnoskataj kiel "religia grupo" kaj estis donita al ili la deviga elektado aparteni al unu el la du dominaj komunumoj, la grek-kipra aŭ la turka-kipra. En la referendumo de novembro1960, ili elektis aparteni al la grek-kipra komunumo. Armenaj-kipranoj estas reprezentitaj fare de elektita reprezentanto en la Domo de Reprezentantoj. En majo 2006, la reprezentanto estas Vartkes Mahdessian, eminenta komercisto de Nikozio.

Armenoj en Kipro
nacia malplimulto
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Monumento al la viktimoj de la Armena Genocido en Larnaka, Kipro
Nareg-lernejo en Nikozio

Propraĵoj redakti

Armenaj bazlernejoj en Kipro estas nomitaj "Nareg" en memoro pri monaĥo kaj filozofo Krikor Naregatsi. Ekzistas unu Nareg-lernejo en Nikozio, unu en Larnaka kaj alia en Limasolo, ĉio sub la aŭspicio de la komisiono de la armenaj lernejoj kaj en kunlaboro kun la Armena Prelato de Kipro kaj la armena reprezentanto. En Nikozio, Nareg-Lernejo ankaŭ funkcias kiel gimnazio. Ĉiuj tri lernejoj estas najbaraj al la lokaj preĝejoj.

Armenoj havas tri tombejojn en Nikozio, unu en Larnaka (establita en 1923) kaj unu en Limasolo (establita en 1960). Ekzistis ankaŭ malgranda armena tombejo en la turk-okupata urbo Famagusto (establita en 1967), kiu ne estas nuntempe alirebla.

Amaskomunikiloj redakti

Nuntempe (12.2010), ekzistas du armenaj-kipraj gazetoj, Arcakank (establita en 1995) kaj Azad Tsayn (establita en 2003). Arcakank havas ĝian propran retpaĝon. La armena Prelato eldonas la ĉiumonatan Keghart-novaĵleteron ekde 1997, dum la oficejo de la armena reprezentanto eldonas la tri-monatan novaĵleteron Lradou ekde 2006;

Ekzistas ankaŭ la semajna gibrahayer.com, eldonita ĉiun merkredon ekde 1999, kun la plej granda parto el ĝia enhavo en la angla. Unu-hora armena radioprogramo ankaŭ estas dissendita per CyBC2 inter 17:00-18:00; la unua-radia elsendo en la armena okazis en 1953.