Por samtitola artikolo vidu la paĝon Armilla (metrostacio).

Armilla [arMIĝa] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco de Granada, sude de Hispanio. Estas sur la Vega de Granada, je 4 km de la centro de la provinca ĉefurbo. Limas kun la municipoj Granado, Ogíjares, Alhendín kaj Churriana de la Vega kaj formas parton de la jurisdikcia teritorio de Granado.[1]

Armilla
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 25 059  (2023) [+]
Loĝdenso 5 669 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 9′ N, 3° 38′ U (mapo)37.142777777778-3.6277777777778Koordinatoj: 37° 9′ N, 3° 38′ U (mapo) [+]
Alto 671 m [+]
Areo 4,42 km² ( 442 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Armilla (Provinco Granado)
Armilla (Provinco Granado)
DEC
Situo de Armilla
Armilla (Hispanio)
Armilla (Hispanio)
DEC
Situo de Armilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Armilla [+]
vdr
Situo de Armilla en la provinco de Granada.

La demografia kresko registrita en la municipo estis notinda en la lasta kvarono de la 20a jarcento kaj la unuaj jardekoj de la 21a, kio permesis atingi la nunajn 5.243,21 loĝ./km² kaj urban disvolvigon en kiu eblis korupto, ekzemple por la permesoj por la konstruado de la komerca centro Nevada.[2]

En 2015 estis 23 623 loĝantoj,[3] nome 200% pli ol en 1970. La municipa teritorio havas areon de 4,42 km² kaj estas je averaĝa alto de 671 msm. Pro loĝantaro, ĝi estas la dua municipo de la Metropola Areo de Granado malantaŭ la ĉefurbo kaj la kvina plej malgranda pro areo malantaŭ Cájar, Jun, Huétor Vega kaj Cúllar Vega. Armilla estas en strategia situacio survoje el Granado al la Tropika Marbordo kaj al Alpujarras.

Ties loko en la fekunda Vega de Granada permesis la disvolvigon de agrikulturo per kultivoj kiel tabako, ses en la lastaj jaroj la ekonomia aktiveco diversiĝis pro la instalado en la municipa teritorio de la Teknologia Parko de Sansistemo,[4] la Instituto por Instruado de Bestonutrado (IFNA) kiu formas integran parton de la strukturo de la Eksperimenta Stacio de Zaidin (EEZ) esplorcentro de la CSIC,[5] Aerbazo de la Hispana Aerarmeo,[6] la instalaĵoj de la Sporta Urbo dependa de la municiparo Diputación Provincial de Granada[7] kaj la komerca centro Albán.[8]

  1. «Consejo General de Procuradores de España». Arkivigite je 2015-09-23 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 4an de aprilo 2012.
  2. «La Audiencia de Granada endurece las penas impuestas por el 'caso Nevada'». Elmundo.es. 2011. Konsultita la 23an de januaro 2020.
  3. «Instituto Nacional de Estadística». Arkivigite je 2017-01-28 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 6an de aprilo 2012. «Cifras de población y Censos demográficos».
  4. Morán, Carlos (2009). «El Campus de la Salud invadirá la Vega». Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine Ideal.es. Alirita la 24an de januaro 2020.
  5. «Estación Experimental del Zaidín». Arkivita el la originalo la 20an de junio 2012. Alirita la 24an de januaro 2020. «Presentación».
  6. «Ministerio de Defensa. Gobierno de España». Arkivita el la originalo la 1an de julio 2010. Alirita la 24an de januaro 2020. «Ala 78».
  7. «Diputación de Granada». Arkivita el la originalo la 19an de aprilo 2012. Alirita la 24an de januaro 2020. «Ciudad Deportiva».
  8. «Turismo de Granada. Patronato Provincial de Turismo de Granada.». Arkivita el la originalo la 5an de majo 2012. Alirita la 24an de januaro 2020. «Zonas de compras».

Vidu ankaŭ

redakti