Arondismento Aix-en-Provence

arondismento de Francio

La arondismento Aix-en-Provence aŭ plene esperante arondismento Aikso Provenca (france arrondissement d'Aix-en-Provence, okcitane Arrondiment d'Ais de Provença) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Bouches-du-Rhône (franca elparolo: [buʃ dy ʁon], "Riverbuŝoj de Rodano", okcitane Bocas de Ròse) en la administra regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura, france Provence-Alpes-Côte d'Azur pʁɔ.vɑ̃s alp kot da.zyʁ, mallongigo: regiono PACA, okcitane Provença-Aups-Còsta d'Azur. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Aix-en-Provence, okcitane Ais de Provença aŭ esperante Aikso Provenca. Komence de la jaro 2021 en la arondismento vivis 460 747 personoj sur areo de 1 532 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 301 loĝantoj/km².

Arondismento Aix-en-Provence
france: Arrondissement d'Aix-en-Provence

okcitane: Arrondiment d'Ais de Provença

Administra unuo
Departementa mapo kun la arondismento ruĝe akcentita
Ŝtato Francio Francio
Regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura
Departemento Bouches-du-Rhône
Ĉefurbo Aix-en-Provence/Ais de Provença aŭ esperante Aikso Provenca
Areo 1 532 km² (153 200 ha)
Loĝantaro 460 747 (2021)
Denseco 301 loĝ./km²
INSEE-kodo 131
Komunumoj 48

La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de 10 kantonoj.

Vidu ankaŭ redakti