Nigra aronio
Nigra aronio (Aronia melanocarpa) estas planto el la familio de rozacoj (Rosaceae).
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nigra aronio (Aronia melanocarpa)
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aronia melanocarpa (Micĥ.) Elliott | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a4/800px-Aronia_melanocarpa.jpg/220px-800px-Aronia_melanocarpa.jpg)
Priskribo
redaktiLa planto estas arbusto, kiu atingas altecon de 1 ĝis 2 m kaj estas al felta aronio Aronia arbutifolia ĉe la foliaro kaj floroj tre simila, ĉe kio la komencaj haretoj baldaŭ malaperas. La foliaro malpli brilas.
Floroj
redaktiĜi floras de majo ĝis junio (de julio ĝis aŭgusto). La floroj estas duseksaj.
La floroj estas polenataj de insektoj.
Fruktoj kaj semoj
redaktiMaturaj beroj estas nigraj kaj brilaj. Ili baldaŭ defalas post la maturiĝo en aŭtuno. La fruktoj gustas acerbe dolĉe.
Semoj maturiĝas de oktobro ĝis decembro.
Disvastiĝo
redaktiLa planto estas hejma en nordorienta Usono.
Kulturaj formoj
redaktiKonataj kulturaj formoj estas Nero kaj Viking.
Uzado
redaktiLa fruktoj estas uzataj por la produktado de ĵeleo, marmeladoj, sukoj, vino kaj likvoro.
Scienca nomo
redaktiLa unua parto de la scienca nomo Arónia devenas el la greka vorto αρωνια (arōnía) „mespilo“, kiu apartenas al la vorto αρια (aría) „alizo“. Ĉi tiu nomo estis transprenata sur genron el norda Ameriko.[1]
La dua parto de la scienca nomo melanocarpa (maskle melanocárpus) „nigrafrukta“ devenas de la greka vorto μελαγκαρπος (melágkarpos), kiu apartenas al la du vortoj μελας (mélas) „nigra“ kaj καρπος (karpós) „frukto“.[2]
Referencoj
redakti- ↑ Helmut Genaust. (2012) Etymologisches Wörterbuch der botanischen Pflanzennamen. Hamburg: Nikol Verlag, p. 78. ISBN 978-3-86820-149-9.
- ↑ Helmut Genaust. (2012) Etymologisches Wörterbuch der botanischen Pflanzennamen. Hamburg: Nikol Verlag, p. 376. ISBN 978-3-86820-149-9.
Fontoj
redakti- Botanica, Bäume und Sträucher, Über 2000 Pflanzenporträts, ISBN 978-3-8331-4467-7, paĝo 105 germane
- Mayer, Schwegler: Welcher Baum ist das?, Bäume, Sträucher, Ziergehölze, ISBN 978-3-440-11273-1, paĝo 166 germane
Eksteraj ligiloj kaj noto
redakti- Artikolo ĉe GRIN Arkivigite je 2004-11-19 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Artikolo ĉe Plants for a future angle
- Artikolo ĉe apfelbeere.org germane
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Čorna aronija en la suprasoraba Vikipedio.