Felta aronio (Aronia arbutifolia) estas planto el la familio de rozacoj (Rosaceae).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Felta aronio
Felta aronio (Aronia arbutifolia )
Felta aronio (Aronia arbutifolia )
Biologia klasado
Regno: Planto
Familio: Rozacoj (Rosaceae)
Subfamilio: (Spiraeoideae)
Tribo: Pireoj (Pyreae)
Subtribo: Pirenoj (Pyrinae)
Genro: Aronio
Specio: Felta aronio
(L.) Pers.
Aronia arbutifolia
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo

redakti

Felta aronio estas arbusto, kiu atingas altecon de 1 ĝis 2 (3) m.

La ŝosoj estas rektaj kaj atingas grandecon ĝis 2 m.

Folioj

redakti

Mallarĝaj folioj estas ovalaj, elipsaj aŭ inverse ovoformaj, fajne segitaj kaj atingas longecon de 2 ĝis 8 cm. Ilia malsupra flanko estas felte harhavaj, dum ke la supra flanko estas brila.

Ili aŭtuna koloro estas helruĝa.

Floroj

redakti

Ĝi floras de majo ĝis junio. La blankaj, malofte helrozaj floroj estas duseksaj kaj atingas diametron de ĉirkaŭ 1 cm kaj ili staras 10-ope ĝis 20-ope en korimbaroj. Iliaj tigoj kaj sepaloj estas felte harhavaj. Anteroj estas ruĝaj.

La floroj estas polenataj de insektoj.

Fruktoj kaj semoj

redakti

La fruktoj estas helruĝaj, berecaj pomofruktoj kaj atingas diametron ĝis 7 mm. La fruktoj estas manĝeblaj, sed nur malmulte bongustaj.

La semoj maturiĝas de oktobro ĝis decembro.

Habitato

redakti

La planto estas nepostulema kaj frostrezista.

Disvastiĝo

redakti

Ĝi devenas el nordorienta Ameriko.

Fontoj

redakti

Eksteraj ligiloj kaj noto

redakti