Artúr Feilitzsch

hungara arbaristo, ministro pri agrikulturo

FEILITSCH Artúr (fajliĉ) barono, estis hungara arbaristo, ministro pri agrikulturo. Li naskiĝis en Törökkanizsa la 18-an de februaro 1859 kaj mortis en Nagyernye la 15-an de junio 1925.

Artúr Feilitzsch
Persona informo
Naskiĝo 18-an de februaro 1859 (1859-02-18)
en Novi Kneĵevac
Morto 15-an de junio 1925 (1925-06-15) (66-jaraĝa)
en Ernei
Ŝtataneco Hungario
Parencoj Berthold Feilitzsch
Okupo
Okupo politikistoforstisto
vdr

Biografio redakti

Feilitzsch pristudis la arbarfakon en Selmecbánya, poste li laboris ĉe la arbardirektoraro de Máramarossziget kaj Budapeŝto. En 1891 li iĝis arbarinspektisto, en 1895 arbardirektoro, prezidanto de Erdélyi Kárpát-Egyesület. Ekde 1899 ĝis 1905 li estis landkunvena deputito de liberala partio de Koloĵvaro, adepto de István Tisza. Oni elektis lin 1903 vicprezidanto de deputitĉambro. Inter 18-a de oktobro 1905 kaj 6-a de aprilo 1906 li estis ministro pri agrikulturo en registaro de Géza Fejérváry. Depost la falo de la registaro li retiriĝis el la politika vivo.

Fonto redakti