Kipuĉe

urbo en Ukrainio
(Alidirektita el Artemivsk)

Kipuĉe (ukraine Кипуче) ekde majo 2016, reale ankoraŭ nomata Artemivsk (ukraine Артемівськ, vidu sube), estas urbo de Ukrainio. Ĝi situas en la Luganska provinco, la plej orienta parto de la ŝtato, kaj ekde 2014 troviĝas en la internacie neagnoskata separatisma teritorio memnomata Luganska Popola Respubliko. Fine de 2021 en la urba komunumo vivis 7 203 loĝantoj sur areo de 16,25 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 443 loĝantoj/km².

Kipuĉe (Кипуче)
urbo
urbo en Ukrainio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Ukrainio
Provinco Luganska provinco (oblasto)
Distrikto Perevalsk
Poŝtkodo 94313
Demografio
Loĝantaro 7 203  (2021) [+]
Loĝdenso 443 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 26′ N, 38° 45′ O (mapo)48.44027777777838.742222222222Koordinatoj: 48° 26′ N, 38° 45′ O (mapo) [+]
Alto 193,7 m [+]
Areo 16,25 km² (1 625 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Kipuĉe (Кипуче) (Ukrainio)
Kipuĉe (Кипуче) (Ukrainio)
DEC
Kipuĉe (Кипуче)
Kipuĉe (Кипуче)
Situo de Kipuĉe (Кипуче)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kypuche [+]
vdr

La 28-an de majo 2009, en la nacia parlamento Verĥovna Rada de Ukrainio estis prezentita leĝprojekto, en kiu estis planite renomi la urbeton de Artemivsk al Kipuĉe (Кипуче). La 12-an de majo 2016 okazis la oficiala renomado, sed ĉar la loko nuntempe ne estas sub la regado de la ukraina registaro, la renomado ne povus esti farita reale.